Brendan Eich, kreinto de Brave softvaro kaj fondinto de Foundation Mozilla (Fondumo Mozilla).
Brave (angla por 'kuraĝa') estas malfermkodaretumilo kreita en 2016 de Brendan Eich[1][2] (Brave Softvare, Inc.) por kiu la respekto de la privata vivsfero estas grava.Brave estas konstruita sur la bazo de Kromio (en: Chromium), kiu estas la bazo de plej multaj retumiloj en la merkato, inkluzive de Google Chrome[3]. La plej grava diferenco de ili estas la ĉeesto de la modulo Brave Shields, kiu aŭtomate blokas reklamojn kaj dosierinterŝanĝo (en: filesharing/trackers) kiam vi malfermas retpaĝojn.[4]. Brave havas komercan modelon laŭ la devizo "Akiri pagon retumante", kiu signifas ke uzantoj akiras malgrandajn kvantojn da BAT (Basic Attention Token), bazita sur la ĉifromonoEthereum[5].
Komence de 2019, la programaro anoncis 5,5 milionojn da uzantoj tutmonde, kresko de 450% en unu jaro[6]. Tamen en 2020 legeblis rete ke interesatoj anoncis en iuj momentoj teknikajn problemojn kun la elŝuto.